Sunday, March 25, 2012

Ralfa Kompendio (Parto 2)


André Albault.

Historio. Tiu skribformo aperis kvazau evidentazho sub la redakto de Paul Berthelot ("Fonetiko Litera", 1904). Mankis 'zh'. Li uzis 'j' kai 'dj'! Tion kopiis Émile Javal en 1907. En 1922 tion reprenis Teo Jung, redaktoro de Heroldo. Plu mankis 'zh'. Samis kun la du skandinavai Universitatanoi Vilho Setälä kai Björn Collinder en 1979-80. 

Sciencklerulo, Jon Walter Yung, studis la aferon (1995). Chion disrastinte, li establis sian Universalan Skribon kun 'zh', sed ankau kun 'i' (por "Grekai pluraloi" kiu poste enkalkulijus en la "Teorion de Glitantoin" de la aktuala formo de Ralfo), kun 'x' (por 'ks') kai 'qu'(por 'kv'). Starijis sinsekvai asocioi. Jean Doublet aktivis por pli simpla skribo (Neniu 'x', nek 'q'. Chefe, nur 'y' por la Zamenhofa 'j'). Yen la NHA. Aperis en Suda Hispanio la "KIOSKO DE LEVANTO" redaktita de Wolfgang Günther, kiu ofte publikigis tekstoin lau NHA. Ya li proponis la novan nomon Ralfo, akronimo de Racia Alfabeto.
 (Ralfo, maskulena prenomo lau la Dictionnaire étimologique des noms d'hommes et de dieux de A. Cherpillod (Masson, 1988), citita sub la duobla formo Ralph, Rolph !). 

Post la simpligo ne aperis kiu ain serioza intenco plu modifi NHA. Supozeble ji atingis firman staton, responde al chies deziro: kontentigan strukturon, aspekton kai chion postuleblan de alfabeto por la internacia lingvo, kiu deziras iji monde konata kai kiu pro sia vort-trezoro klasijas apud la Latinidai.


Fonto de la novai grafemoi. Komparu la alfabetoin au transskriboin de la dek plei parolatai lingvoi. Tie trovijas la fonto. Cherpis el tiu fonto ne nur ni, sed ankau la uzantoi de la (mis)nomata "internacia ortografio". Iui aludis jin por priskribi la fakton, ke divers-lingvai vortoi uzas kelkain samain grafemoin. Pli juste ni parolis pri "mondai grafemoi", kies plena aro au diversai subaroi konsistigas autentikan parton de la fonologio de diversai lingvoi

Uzado de Ralfo. Komunikado necesigis la starigon de internaciai normoi: aperis la kharateroi ASCII. Apero de Internet necesigis la kreon de konvencio pri chiui skribosignoi de la homaro: Unicode pro tio kreijis lau la yarfluo kai daure estas en kreado.

Chiulande la klavaroi estas ekipitai por la lingvo au la lingvoi de la koncerna lando. En difinita lando sufichas sidiji antau klavaro kai taipi en unu el la enlandai lingvoi. Por taipi en plia lingvo necesas havigi al si specialan programilon. Por Esperanto tia programilo nomijas "Ek": taipu lau la h-kodo, vi ricevas tekston lau la Fundamenta formo de la alfabeto.

Ni rimarku, ke la Angla estas taipebla sur kiu ain mashino, char ji uzas nur ASCII-kharateroin. Tion saman ni povas diri pri Esperanto, kun la uzo de Ralfo.

Ekzistas tabelo de "specialai kharateroi", tauga nur por izolai literoi.

Uzo de Ralfo kiel fonetika helpilo. Char Ralfo posedas plei komunain grafemoin, eblas uzi tiuin inter rektai krampoi (kiel kutime che fonetikistoi) por noti la proksimuman prononcon de diverslingvai vortoi. Por tio uzu la mayuskloin de Ralfo. Se necese uzu minuskloin, por konvencie noti sonoin eksterain al Ralfo. Ekz-e, Paris [PA RI], Beijing [BEi JIN], London [L.N D.N], Washington [W. SHINg T.N].

Koincido kun tre diversai skriboi. Asimilinte la laboron de la lasta autoro (J. W. Yung), ni chiutage pli miris, pro la daure renovijanta konstato, ke Ralfo parte koincidas kun multai skriboi au transskriboi! El tio Doublet kai mi desegnis por nia libro "Tri por la Tria" —sagoi eliras el 16 kvadratoi al centra celilo: NHA.

Fonetikistoi kai Leksikografoi. Estas ia paralelo inter la laboro de fonetikistoi kai tiu de leksikografoi! La Franca vorttrezoro internaciijis, char iai lingvoi sendepende akceptis multain el jiai vortoi. La rezulto de la laboro de fonetikistoi internaciijis, char multai lingvoi, sendepende aprecinte jin, parte au tute adoptis jin por sia skribo au por sia transskribo.

Japona ekzemplo. Per sia transskribo (hebon shiki) la Japona ekzemplas: yen subaro de la AMG. Char Ralfo posedas unu plian grafemon (kh), la Japona transskribo samtempe estas ties subaro. Se Ralfo familiaras al vi, la Japonai proprai au geografiai nomoi legeblas.


Licencia de Creative Commons
Este obra está bajo una licencia de Creative Commons Reconocimiento-NoComercial-SinObraDerivada 3.0 Unported.

Friday, March 16, 2012

Ralfa Kompendio (parto 1)


André Albault


Zamenhof elektis la sonoin kai grafemoin de nia alfabeto

La alfabeto de nia lingvo konsistas el 28 literoj, kiuj servas por esprimi la sonojn la plej multe komunajn al ĉiuj plej gravaj lingvoj. Tiuj ĉi 28 sonoj ne ekzistas ie aparte en formo difinita kaj severe limita ; ili estas post longa pripensado kaj provado elektitaj el la grandega nombro da diversaj sonoj trovataj en la diversaj homaj lingvoj. (Zamenhof, "La Esp-isto" 1891, PVZ 1, p. 362).
La alfabeto de Esperanto estas unu sed triforma. Ji rekonas ununuran fonologion, esprimeblan per plurai skriboformoi.


La tri chefai skriboformoi estas :

  • La Fundamenta kun 5 chapelai literoi (ĉ, ĝ, ĥ, ĵ; ŝ) kai 1 krona litero (ŭ).
  • La h-koda uzas literon h anstatau la chapeloi (ch, gh, hh, jh, sh). Ji forigas la kronon (au, eu, ou).
  • La Ralfa iom modifas la h-kodan sed adoptas konatain grafemoin. El la h-koda ji konservas 5 digramoin el 8. Ji adoptas la literoin 'y' kai 'w'.

Ekzistas aliai formoi simbolatai per la plei konata, la x-koda. En ji 'x' anstatawas 'h'.
Al chiui formoi oni aldonu regulon, chefe por kompensi la forigon de la krono.


Regulo de Zamenhof: skribu "per la litero h anstataŭ la signeto ^, kaj anstataŭ ŭ estu uzata simpla u, kiu post vokalo ĉiam devas esti legata kiel ŭ. En la tre maloftaj okazoj, kiam h post la literoj c, g, h, j, s (en la h-kodo*) aŭ u post vokalo, devas esti elparolataj memstare, ili devas havi antaŭ si apostrofon aŭ streketon." —(Vd., p. 2029 de L. L. Zamenhof . Originalaro 3. Kyoto: Ludovikito, 1991). 
* Sed —shanjante la shanjendan— en Ralfo: "post c, s, k, z". Escepte ni do trovas en Ralfo (same kiel en la h-kodo) apostrofon: ek-havi, ne-utila, pere'u, pra'unua, poste'ulo, Sa'ulo ktp.


La fonologio de Esperanto rezultas el la elekto de la 28 sonoi far Zamenhof. Tiun songrupon li elektis lau sia intuicio. Li faris du koncedoin, enkondukante maloftain sonoin: unu el la Franca (ĵ), alia el la Hebrea (ĥ).


Konvertoi eblas: Identa fonologio certigas, ke konverto eblas inter la tri formoi. La chefai konvertoi estas "al la Zamenhofa" (= Alza) kai "el la Zamenhofa" (= Elza).


Kritiko de la h-kodo: Zamenhof elektis tiun formon por la help-alfabeto char en lia tempo ch estis konata kai el la Angla kai el la Hispana. Dume sh trovijis nur en la Angla! Hodiau ambau estas konatai en sufiche multai lingvoi.

La situacio de aliai digramoi tute alias. La valoroi de la h-kodo estas nenie konatai.
Do Zamenhof nur jeneraligis la du cititain kazoin. Firma opinio lia estis, ke la h-kodo estu provizora, char alfabeto kun po unu litero por chiu sono estas la nura bona solvo. 


Rimarku yenon : 

  1. 'gh' trovijas en kelkai lingvoi, sed kun 2-3 aliai sonoi (araba: Maghreb, italiana: ghisa, franca: Enghien). 
  2. 'hh' shainas nekomprenebla. 
  3. 'jh', kvankam iam uzata (en la Franca: Jherusalem), hodiau trovijas nenie.

Apero de Ralfo. En Ralfo la ses Zamenhofai signoliteroi anstatawijas per 2 h- kai 3 u-digramoi (ch, sh; au, eu, ou) el la h-kodo! Plie gh ijas j, hh –> kh, jh –> zh. La nova valoro de j necesigas la adopton de y. La enpreno de w estas konsilata por chiui alfabetformoi ("akomodai rimedoi" lau G. Waringhien, p. 96 de "1887 kaj la sekvo . . . " —Plie watto, westo, woko nur malfacile elportas alian ortografion).
Noto: Chisupra priskribo validas nur por la "Primitiva Ralfo". En tiu ortografio, ni ankorau ne havas la glitantoin en ties aktuala formo, pro tio chi tie 'j' ijas 'y' chiuloke kai la 'w' estas nur konsilata.


Ralfo adoptis digramoin troveblain en la deko da plei parolatai lingvoi, krom en aliai.
Chi grafemoi listis en la Prononco-Shlosilo starigita de Britai fonetikistoi por Anglezai vortaroi. Ties konsonantoi koincidis kun la Zamenhofai konsonantoi. Plusis 3-4 digramoi.


Tiu Prononco-shlosilo liveris grafemoin por la alfabetoi au la transskriboi de multai lingvoi. Fine ji forijis el la Anglezai vortaroi pro tio, ke oni preferis la prononc-indikoin, lau la Internacia Fonetika Alfabeto, de du chefai dialektoi de Anglezo (la Britana kai la Usona).



Licencia de Creative Commons
Este obra está bajo una licencia de Creative Commons Reconocimiento-NoComercial-SinObraDerivada 3.0 Unported.

Sunday, March 11, 2012

Bonvenon!

En chi tiu blogo vi estos trovanta plurain artikoloin pri la Nova Helpalfabeto (ankau nomata "Ralfo") unue eltrovita far Jon Walter Yung kai ankorau disvolvigata fare de Esperanta komunumo. Ni pledas por jia ekuzo kiel jemela ortografio de la Fundamenta Alfabeto (FA), kiel jisdatigo de la Fundamenta Helpalfabeto (ankau nomata "h-sistemo"), kai kiel anstatawo por la almenau tri ortografioi restantai (nome, la "x-sistemo" kai aliai provizorai solvoi kiel la "´^`'-sistemoi", kai chiaspecai kombinazhoi).

Ni kredas ke la Esperanta ortografio devas esti plei internacia kiel eble kai devas plei facile ebli uzadon por chiui, malhavanta diakritazhoin, kai jenerale, ortografion nekonatan de iu popolo en la mondo krom la Esperantistoi. Tial ni valoras la eltrovon far Jon Walter Yung, nome la Mondai Grafemoi, vaste konatai de la pleiparto de la mondo, kiel internacia ponto por nia Internacia Lingvo.

Yen skemo de Ralfo*:

ĉ --> ch
ŝ --> sh
ĝ --> j
ĵ --> zh
ĥ --> kh

Glitantoi (angle "glide"):
j --> y (komence de silabo: ya, ye, yi, yo, yu)
  --> i (aliloke: ai, ei, oi, ui)
ŭ --> w (komence de silabo: wa, we, wi, wo, wu)
  --> u (aliloke: au, eu, ou)

q, x (lau bezono: sciencoi, geografio) 

Kiel en la h-sistemo, ni havas aglutinain kombinazhoin en kie ni uzas streketon '-' (ekzemple: ek-havi, senc-hava), kai pro la uzado de glitantoi (y, i, w, u) ni rekomendas disigi hiatain vokaloin per ' (ekzemple: poste'ulo).

*(Aperis en Suda Hispanio la KIOSKO DE LEVANTO redaktita de Wolfgang Günther, kiu ofte publikigas tekstoin lau NHA. Ya li proponis la novan nomon Ralfo, akronimo de Racia Alfabeto).


Bonvenon!